Federujo (ankaŭ nomita »Mastodono«) estas socia reto, kiu…
… ne estas posedata de granda kompanio, sed de siaj uzantoj.
… ne loĝas (sole) en Ĉinujo, Rusujo, Usono, nek Eŭropunio, sed en la tuta mondo.
… gastigas viglan esperantistan komunumon!
Kiel ĝi funkcias?
Anstataŭ unu retejo, kie devas registriĝi ĉiuj uzantoj, ekzistas multaj retejoj, kiuj estas parto de Federujo. Vi rajtas elekti, ĉe kiu retejo vi havos konton. Vi povos komuniki ne nur kun aliaj uzantoj de la sama retejo, sed kun ĉiuj uzantoj de ĉiuj retejoj, kiuj estas parto de Federujo!
Simbolo ofte uzata kiel emblemo de Federujo. La pintoj reprezentas interkonektitajn servilojn.
Federujo ne estas kompanio nek organizaĵo. Ĉiu persono (kiu havas la bezonatajn sciojn kaj teĥnikajn rimedojn) povas fari sian propran retejon, sur sia propra servilo, kaj ligi ĝin al la cetero de Federujo. Estas neniu aŭtoritato, kiu povas tion malpermesi.
Tiu modelo kutime nomiĝas »federado«, kaj tial oni nomas la retejon »Federujo«. (Aliaj pruntas la nomon »Fediverso« de la angla; ambaŭ nomoj estas uzataj.)
Kiuj estas la avantaĝoj?
Avantaĝoj
Vi ne dependos de granda, maletika kompanio,
kiu amase kolektas kaj misuzas personajn
informojn.
Vi povas elekti por via konto hejmon, kiu plaĉos al vi; kelkaj serviloj estas eĉ prizorgataj de esperantistoj.
En malgrandaj serviloj, vi verŝajne povas komuniki kun la administrantoj rekte.
Eblavantaĝoj
Federujo ne estas uzata de tiel multaj personoj, kiel ekz. Fejsbuko, Ikso, aŭ Tiktoko. Verŝajne vi ne trovos ĉiujn viajn konatojn tie, sed eble vi trovos interesajn novajn homojn kaj afiŝojn pli facile.
Federujo ne estas speciale esperantista retejo, kiel ekz. Mia Vivo. Vi renkontos ankaŭ homojn, kiuj afiŝas en aliaj lingvoj.
Kie mi povas fari konton?
Ĉe ĉiu servilo, kiu ebligas tion! Ĉi tie ni listigos konatajn servilojn, kiuj uzas la internacian lingvon Esperanto. Sed ne zorgu; se vi decidos registriĝi aliloke, vi tamen povos komuniki kun la tieaj esperantistoj.
Kiel mi elektu servilon?
Laŭ via propra gusto! Ni listigas kelkajn kriteriojn, kiuj eble helpos vin elekti.
Loko
En kiu lando la servilo loĝas. Rapideco de retkonekto ordinare ne gravas. Sed iuj landoj ofte blokas konektojn al serviloj en aliaj landoj. Vi povas konsideri, ĉu leĝoj de la lando permesas la specon de informoj, kiujn vi volas alŝuti kaj elŝuti de la servilo. Vi ankaŭ povas konsideri, ĉu la lando prizorgas kaj respektas privatecon; sed memoru, ke komunikado en Federujo estas ordinare publika aŭ almenaŭ legebla de administrantoj de serviloj, kaj do ne dependeble privata.
Programaro
Diversaj serviloj funkcias per diversaj programoj. Ili ĉiuj simile funkcias kaj aktive evoluas.
Por
Por kiaj personoj la servilo estas taŭga.
Reguloj
Ĉiu servilo havas proprajn regulojn por konduto de siaj uzantoj. Konsideru, ĉu ili permesas ĉion, kion vi volas fari en Federujo. Ie nur malĝentila konduto estas malpermesita, aliloke oni povas postuli severan ĝentilecon, uzon de iu lingvo, tenon de iuj politikaj opinioj, aŭ aliajn aferojn.
Ekstraĵoj
Iuj programoj povigas servilojn havi proprajn bildosignojn, haŭtojn, alternativajn fasadojn, aŭ aliajn ekstrajn funkciojn. Ni provas noti ĉi tiajn ekstraĵojn, kiujn la serviloj disponigas al siaj uzantoj.
Vi povas rigardi la lokan historion de ĉiu servilo por vidi, kiaj homoj jam uzas la servilon, kaj ĉu vi sentus vin komforte inter ili. (Sed memoru, ke vi ne estos devigata interagi kun ili.)
Kiun programaron mi elektu?
GoToSocial
Plej simpla.
Skribita en Go.
Mastodon
Plej populara.
Skribita en Ruby.
Misskey
Plej freneza.
Skribita en TypeScript.
Pleroma
Plej mojosa.
Skribita en Elixir.
Akkoma
Derivaĵo de Pleroma kun kelkaj ŝanĝoj.
Skribita en Elixir.
Kion mi bezonas fari por akiri konton?
Ordinare vi bezonas nur plenigi mallongan formularon, eble iel konfirmi vian homecon kaj doni iun kontaktilon (ekz. retpoŝtadreson). La ligilo aŭ butono por krei aŭ peti novan konton estas ordinare facile trovebla en retejo de la servilo.
Ne ĉiuj Federujaj serviloj ebligas registradon de novaj kontoj. Tiuj, kiujn ni listigas, ebligas tion laŭ nia scio.